Tutmonda ekonomio

La 20 landoj kun la plej grandaj ekonomioj

La Monda ekonomio (aŭ tutmonda/internacia ekonomio) estas ĝenerala nomo por ĉiuj mondaj procezoj, kiuj influas la gamon de merkatoj kaj komerco en la mondo. La termino ekonomiko priskribas la kampon de socioscienco, kiu okupiĝas pri la studo de la produktado, distribuado kaj konsumado de produktoj, servoj kaj vivrimedoj de la nivelo de la individuo ĝis la nivelo de mondaj merkatoj. La monda ekonomio ne estas ekonomio de la tuta mondo komuna, sed de ĉiu lando por si mem. Estas kutime limigi demandojn de la monda ekonomio nur al homa ekonomia agado, kaj la monda ekonomio estas kutime elektita en monaj terminoj, eĉ en kazoj kie ekzistas neniu efika merkato por helpi en la taksado de certaj varoj aŭ servoj. Eblaj ekzemploj estas kontraŭleĝaj drogoj kaj aliaj nigramerkataj produktoj, kiuj laŭ iu ajn normo estas parto de la tutmonda ekonomio, sed laŭdifine ne ekzistas ĝenerala laŭleĝa merkato.

Merkataj taksoj en loka valuto estas kutime tradukitaj en unu monunuon uzante la koncepton de aĉetpovo, la takso de ekonomia aktiveco en la mondo laŭ usonaj dolarojeŭroj. Tamen, la monda ekonomio povas esti taksata kaj esprimita en multaj pliaj manieroj: ekzemple, kiom da el ĉiuj mondloĝantoj estas inkluzivitaj en la statistiko de ekonomia aktiveco en ĉi tiuj taksoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search